Bardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bardo estas poeto kaj kantisto, kiuj kantas propre verkitajn kantojn.

La latina vorto bardus nomis sanktajn keltajn kantistojn, kiuj ĉe solenaj okazoj kantis omaĝe al dioj kaj herooj. Poste tiel estis nomataj mezepokaj kortegaj kantistoj, kiuj disvastigis tra Eŭropo la kantojn pri la reĝo Arturo, sed ili kantis ankaŭ pri la naturo, amo kaj virina belo. Migraj bardoj kantis por la popolo kiel folkloraj poetoj. Ili estis tiel multenombraj, ke ili formis eĉ gildojn.

Nuntempe estas la vorto „bardo“ uzata kiel sinonimo por poeto, kiu prikantas la gloron de sia nacio aŭ tristas pro ĝia dekadenco.

William Auld ankaŭ plurfoje estis nomata "nia bardo".

La ekzakta signifo de la vorto bardo diversas inter landoj kaj epokoj.

Ekzemple en Rusio ekzistas hodiaŭ multaj belaj bardaj kantoj en Esperanto. Multaj el ili troveblas en la Kantaro-Vikio. Konata esperantista bardo estas ankaŭ Georgo Handzlik el Pollando (lia kromnomo estas "bardo sen barbo").

Parencaj esprimoj estas aedo, rapsodo, skaldo, menestrelo, lirikulo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj