Villaluenga de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barrios de la Vega)
Villaluenga de la Vega
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34111
Demografio
Loĝantaro 524  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 4° 46′ U (mapo)42.523888888889-4.7652777777778Koordinatoj: 42° 31′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 916 m [+]
Areo 26,31 km² (2 631 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villaluenga de la Vega (Provinco Palencio)
Villaluenga de la Vega (Provinco Palencio)
DEC
Villaluenga de la Vega
Villaluenga de la Vega
Situo de Villaluenga de la Vega
Villaluenga de la Vega (Hispanio)
Villaluenga de la Vega (Hispanio)
DEC
Villaluenga de la Vega
Villaluenga de la Vega
Situo de Villaluenga de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaluenga de la Vega [+]
vdr

Villaluenga de la Vega [biljaLŬENga delaBEga] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo Villaluenga de la Vega povas esti komprenata etimologie kiel Granda Urbo de la Valo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 566 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 64 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo enhavas ankaŭ la submunicipojn Barrios de la Vega, Quintanadíez de la Vega kaj Santa Olaja de la Vega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la areo estis iam aliaj setlejoj, nun senhomaj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]