Barruelo de Santullán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barruelo de Santullán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34820
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 182  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 54′ N, 4° 17′ U (mapo)42.9075-4.2833333333333Koordinatoj: 42° 54′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 040 m [+]
Areo 53 km² (5 300 ha) [+]
Barruelo de Santullán (Provinco Palencio)
Barruelo de Santullán (Provinco Palencio)
DEC
Barruelo de Santullán
Barruelo de Santullán
Situo de Barruelo de Santullán
Barruelo de Santullán (Hispanio)
Barruelo de Santullán (Hispanio)
DEC
Barruelo de Santullán
Barruelo de Santullán
Situo de Barruelo de Santullán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barruelo de Santullán [+]
vdr

Barruelo de Santullán [baRŬElo desantuLJAN] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, proksime al Kantabrio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bustillo de Santullán de Barruelo de Santullán en la provinco Palencio.
Cillamayor de Barruelo de Santullán en la provinco Palencio.
Preĝejo de Nava de Santullán.
Sonorilmuro de Porquera de Santullán.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 53,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 187 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 2 200 el 1900-aj jaroj. Ĝi distas 112 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn:

  • Bustillo de Santullán: kun romanika kirko de Sankta Bartolomeo.
  • Cillamayor: je 4,8 km de Barruelo, municipa ĉefurbo, sur 960 msm. Kun romanika templo de Santa María la Real de la 12-a jarcento.
  • Matabuena: je 5,5 km de Barruelo, sur 1060 msm.
  • Nava de Santullán: je 5 km de Barruelo, sur 1050 msm. Estas romanika templo de Sankta Johano Evangeliisto.
  • Porquera de Santullán: je 1,4 km de Barruelo, sur 990 msm.
  • Revilla de Santullán: je 1,5 km de Barruelo, sur 1000 msm. Estas romanika templo de sanktuloj Kornelio kaj Cipriano.
  • Santa María de Nava: je 4,5 km de Barruelo, sur 1040 msm.
  • Verbios: je 8 km de Barruelo, sur 1050 msm. Estas romanika kirko de Sankta Petro.
  • Villabellaco: je 2,5 km de Barruelo, je 1120 msm. Estas romanika preĝejo de la 12-a jarcento de Sankta Petro Apostolo.
  • Villanueva de la Torre: je 9 km de Barruelo, sur 1010 msm. Impona romanika preĝejo de Sankta Marina, kaj mezepoka turo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la areo disvolviĝis pere de elfosado de karbo kaj la fervojo, pri kio aperas rilataj laboriloj en la blazono. La konfliktoj rilate al la laborista movado akriĝis dum la 1930-aj jaroj, la Revolucio de Asturio kaj ĉefe pro la Hispana Enlanda Milito.

En 1941 oni ŝtatigis la minadon kaj la fervojon, pere de RENFE, kiu ĉirkaŭ 1950 dungis ĝis 1 700 laboristojn. La malapero ekde 1965 de la vaporlokomotivo, pere de la elektrigo fare de RENFE de la plej parto de ties ĉefaj linioj, rezultis en la dekadenco de tiu minista areo kompare kun aliaj similaj lokoj kiuj povis aliri al aliaj merkatoj. Oni klopodis elteni la minagadon pere de investoj en la simbola minputo Calero, sed finfine decembre 1971, oni definitive fermis ĝin.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj minado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]