La Simpsonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bart Simpson)


La Simpsonoj
animacia televida serio
Originala titolo The Simpsons
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro adult animation, situacia komedio, animated sitcom, satiro, nigra humuro, comedy television series
Muziko de Alf Clausen
Amplekso
Sezonoj 35
Epizodoj 765
Daŭro sen reklamoj 22
Elsendo
Unua elsendo 17 dec. 1989
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La Simpsonoj (angle The Simpsons) estas usona animacia televidprogramo. Ĝi estas dissendata ekde la 17-a de decembro 1989 kiam ĝi unue aperis en la FOX-a reto. La disvolvigo de la serio uzas komedion por pritrakti multajn flankojn de la usona kulturo, politiko kaj familia vivo. Multaj kritikistoj konsideras ĝin la plej altkvalita animacia programo. La revuo Time nomumis ĝin en 1998 la plej altkvalita televidprogramo de la 20-a jarcento.

La ĉefajn rolulojn kreis Matt Groening kiel parton de serio por la elsendo The Tracey Ullman Show. Multaj roluloj en la programo nomiĝis laŭ familianoj de Groening — lia patro Homer, patrino Marge, kaj liaj fratinoj Lisa kaj Maggie. Bart estas kaŝnomo de Matt Groening.

La programoj koncentriĝis je la familio Simpson. Homer estas la malsaĝa patro. Marge estas la zorgema patrino kun tre alta blua hararo. Bart estas la petolema filo. Lisa estas la inteligenta filino. Maggie estas bebo kiu ĉiam havas suĉilon en sia buŝo. Krome en la urbo Springfield loĝas multaj aliaj roluloj.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Familianoj[redakti | redakti fonton]

Homer

Homer Simpson estas la edzo de Marge kaj la patro de Bart, Lisa kaj Maggie. Li laboras kiel teĥnikisto en nuklea centralo en la usona urbo Springfield, kvankvam li havas kompletan mankon de teĥnika kompetenco. Li estas malpli inteligenta ol averaĝe, kaj liaj plej grandaj interesoj en la vivo estas spekti stultajn televidprogramojn kaj trinki bieron kun siaj amikoj. Homer Simpson fariĝis tre fama rolulo, kaj lia fama esprimo d'oh eĉ aperis en vortaroj de la angla lingvo.

Voĉaktoro de Lisa Yeardley Smith.
Marge
Marge Simpson
animacia televida serio
Kreita de Matt Groening
En TTT Oficiala retejo
Informoj
vdr

Marge estas la 34-jara edzino de Homer kaj la patrino de Bart, Lisa kaj Maggie. Ŝi estas bonega artistino ĉar ŝi studis arton. Ŝi ankaŭ interesiĝas pri kulturo kaj parolas la francon interalie ĉar ŝi mem estas francdevena.

Bart

Bart estas la plej aĝa el la gefiloj de Marge kaj Homer. Li estas ĉirkaŭ 10-jaraĝa. Lia voĉaktorino estas Nancy Cartwight. Bart estas malbonkonduta knabo, kiu malsukcesas en la lernejo kaj ĉiam petolas. Tamen, li fakte havas bonan karakteron. Li estas verŝajne la plej konata figuro de la serio, kune kun Homer.

Lisa
Lisa Simpson
animacia televida serio
Kreita de Matt Groening
En TTT Oficiala retejo
Informoj
vdr

Lisa Simpson estas la pli maljuna filino de Marge kaj Homer, kaj la pli juna fratino de Bart. Unuafoje ŝi aperis en la mallonga epizodo "Good Night" ("Bonan nokton") de la usona televida serio "The Tracey Ullmam Show" en aprilo 1987. Lisa estas tre inteligenta. Tial la aliaj lernantoj ofte ĉagrenas ŝin kaj ŝi ne havas verajn amikojn. Homer estas tre fiera pri Lisa. Li klopodas helpi ŝin kiam li povas.

Lisa ankaŭ estis la nomo de la fratino de Matt Groening.

Maggie

Maggie Simpson estas bebo. Ŝi havas eksterordinarajn kapablojn, sed la aliaj personoj de la Simpson-familio ne atentas ŝin ofte. Ŝia unua vorto estis "paĉjo" (angle "daddy").

Aliaj parencoj

Abe Simpson estas la maljuna patro de Homer.

Patty kaj Selma Bouvier estas la ĝemeloj, fratinoj de Marge. Ili malŝatas Homer.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Apu Nahasapeemapetilon

Tio estas baratdevena posedanto de superbazareto Kwik-E-Mart en Springfield. La rolulo estis plurfoje kritikata pro karikatura bildigo de la usonaj baratdevenuloj. Dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria, sed en 2020 li anoncis, ke li ne plu voĉigos la rolulon pro tiu ĉi kritiko.

Voĉigo[redakti | redakti fonton]

La 26-an de junio 2020 produktoro diris, ke La Simpsonoj ne plu uzos blankulojn por voĉigi ne-blankulajn rolulojn. Temas unuavice pri Apu Nahasapeemapetilon, kiun dum pluraj jaroj lin voĉigis blankulo Hank Azaria. Hank Azaria voĉigis ankaŭ nigrulon-policanon Lou kaj meksikdevenulon Bumblebee Man. Alia blankula aktoro Harry Shearer voĉigis nigrulan doktoron Hibbert.

Epizodoj[redakti | redakti fonton]