Basarisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bassariscus aŭ Basarisko estas genro de la familio de Procionedoj. Estas du specioj en la genro:

  • Ringovosta basarisko aŭ Kata basarisko - Bassariscus astutus (14 subspecioj)
  • Kakomistlo aŭ Malgranda basarisko - Bassariscus sumichrasti (5 subspecioj)

Genetikaj studoj sugestis, ke la plej proksimaj parencoj de Bassariscus estas lavursoj.[1]

La genro estis unuafoje priskribita de Elliott Coues en 1887. Ties habitato inkludas duonaridajn areojn en sudokcidenta Usono,[2] same kiel humidajn tropikajn arbarojn en Centrameriko.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. K.-P. Koepfli, M. E. Gompper, E. Eizirik, C.-C. Ho, L. Linden, J. E. Maldonado, R. K. Wayne (2007). “Phylogeny of the Procyonidae (Mammalia: Carvnivora): Molecules, morphology and the Great American Interchange”, Molecular Phylogenetics and Evolution 43 (3), p. 1076–1095. doi:10.1016/j.ympev.2006.10.003. 
  2. http://bss.sfsu.edu/holzman/courses/Fall02%20projects/Ringtail.htm