Bass-Insuloj (Franca Polinezio)
Aspekto
Tiu ĉi artikolo temas pri la Bass-Insuloj de Franca Polinezio. Samnoma grupo de tri insuloj, angle nomata
"Bass Islands", situas en la Eria Lago, unu el la kvin nesalakvaj Grandaj Lagoj en Norda Ameriko. |
Bass-Insuloj | ||
---|---|---|
insularo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 27° 55′ 0″ S, 143° 26′ 0″ U (mapo)-27.91666667-143.4333333Koordinatoj: 27° 55′ 0″ S, 143° 26′ 0″ U (mapo) [+] | |
Nombro de insuloj | 2 | |
Bass-Insuloj | ||
La Bass-Insuloj aŭ insuloj Bass (france Îles (de) Bass aŭ Îlots (de) Bass) estas la sudaj du insuloj de la Aŭstralaj Insuloj, la plej suda grupo de insuloj de Franca Polinezio, transmara teritorio de Francio en la Suda Pacifiko. La insula grupo konsistas el ĉefa insulo Rapa Iti kaj la malgranda Marotiri, fakte grupo de kvar vulkanaj rokoj. En la Bass-Insuloj validas la horzono UTC-10:00.