Bastonrulsketado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastonrulsketantoj prepariĝas por rulsketada maratono.
Bildvortareto pri bastona rulsketado el la gazeteto EsperHe-Bulteno.

Bastonrulsketado estas maniero uzi rulsketilojn kaj bastonojn por movi sin. La tekniko uzata estas principe la sama kiel en liberstila skikurado, kaj tial multaj skiantoj uzas bastonan rulsketadon kiel sian somertrejnan sportbranĉon. Bastonrulsketado estas tamen kategoriigita kiel subbranĉo de rulsketado, sed kiel aparta disciplino. La plej rapidaj bastonrulsketantoj moviĝas kun la rapideco de pli ol 30 km/h.

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

En bastona rulsketado estas uzataj kutimaj rulsketiloj kaj specialaj bastonoj kun pikiloj. Uzado de kasko kaj ŝirmiloj estas rekomendata.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam bastona rulsketado ne estas same ofta kiel tradicia rulsketado, ĝi havas kelkajn avantaĝojn. Uzado de bastonoj ebligas pli multflankan ekzercadon, kiu aktivigas ankaŭ torsajn kaj brakajn muskolojn. Krome la du ekstraj pezopunktoj de la bastonpintoj donas plian sekurecon. Uzado de bastonoj donas plian forton, kiu uzeblas aparte almonte, sed ĝenerale bastonrulsketado ne estas pli rapida ol tradicia rulsketado. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Bastonoj estis uzataj de unuopaj rulsketantoj almenaŭ jam dum la 1980-aj jaroj. En la fino de la 1990-aj jaroj la finnlanda sportakcesoraĵa kompanio Exel kreis la koncepton Nordic Blading ("Nordia klingado") kaj aldonis ĝin al sia aro de novumaj bastonaj sportbranĉoj kun bastonmarŝado kaj aliaj. Exel ekfabrikis specialajn bastonojn por rulsketado precipe por la skandinavia kaj mezeŭropa markedoj. [2][3]

Oficiala aktiveco[redakti | redakti fonton]

Finnlando estas ankoraŭ la nura lando kun oficiala konkursa aktiveco ĝuste en bastonrulsketado. Ekzistas precipe ĉiujara finnlanda ĉampioneca konkurso, sed la plej granda rulsketada evento kun bastona starto estas "Helsinka Rulula Maratono" (Helsinki Roller Marathon). Somere de 2007 ĝin partoprenis 450 rulsketantoj el kiuj 150 partoprenis diversajn bastonajn kategoriojn. [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Austin, P. (2007) Bastona rulsketado: sezona ekzercado por la tuta korpo. EsperHe-Bulteno 1/2007.
  2. Exel: jarraporto de 1999.[rompita ligilo]
  3. Exel: jarraporto de 2000.. Arkivita el la originalo je 2006-07-21. Alirita 2008-01-05.
  4. La finnlanda sketorganizo: Helsinki Roller Marathon. Arkivigite je 2007-12-20 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]