Bastonspado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastonspado

Bastonspado estas pikarmilo kiu estas kaŝita en promenbastono. La bastono servas kiel spadingo. Ĝi videble preskaŭ ne diferencas de normala promenbastono.

Dum la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento ĝi estis multe uzata kiel memdefenda armilo fare de antaŭ ĉio bonhavaj sinjoroj. Nuntempe ĝi estas leĝe malpermesata en multaj landoj.

Dum la viktoriana epoko la bastonspado kune kun la ponardo, veneno kaj eksplodaĵoj apartenis al la tipa ekipaĵo de fripono.