Batalo de Junín

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Junín [ĥuNIN] estis unu el lastaj kunfrontoj inter la armeoj de reĝistoj kaj sendependentistoj en la procezo de la Sendependigo de Peruo kiu okazis en la 6-a de aŭgusto de 1824. Ties rezulto estis la venko de la sendependentistoj.

Simón Bolívar, Libertador kaj Prezidento de la Granda Kolombio pluis la liberigan militon de Peruo. En 1824 la monarkistoj rezistis ĉe la centra montaro kaj ĉe la Alta Peruo. Bolívar havis pli ol 8.000 homojn, simile laŭnombre al la monarkista armeo, sed la reĝaj trupoj estis dise inter la valo de la Mantaro kaj la Alta Peruo, ĉar ties estis okazinta la insurekcio de la hispana generalo Pedro Antonio Olañeta, kio devigis la vicreĝon sendi tien gravan parton de sia armeo estre de Jerónimo Valdés, nome ĉirkaŭ 5.000 soldatoj kun bazo en Puno.

Bolívar, koninta tion profitis la oportunon, kaj en junio de 1824 sendis sian armeon al la centra montaro de Peruo por izoligi la jam solecajn trupojn de la hispana generalo José de Canterac, situantaj norde.

La batalo okazis en la pampo de Junín aŭ altebenaĵo Meseta de Bombón, ĉe la centro de Peruo en la aktuala departemento de Junín borde de la lago nomita Junín aŭ Ĉinĉajkoĉa ĉe 4000 msm. La altebenaĵo estas en la natura regiono de la punao altanda, inter la distriktoj Junín, Ondores kaj Karhuamajo de la regiono Junín kaj la distrikto Ninakaka de la regiono Pasko.

La batalo[redakti | redakti fonton]

La 6-a de aŭgusto la armeo de Canterac, formita de 1.300 kavalerianoj, 7.000 infanterianoj kaj 9 armiloj de artilerio,[1] urĝe iris ĉirkaŭ la lago Junín klopode eviti la batalon kontraŭ Bolívar. Tiu sendis sian kavalerion por haltigi la retiriĝon kaj la hispanoj kontraŭatakis same per kavalerio dum la infanterio pluretiriĝis. Dekomence la hispanoj venkis kaj persekutis la miksitan perua-kolombian armeon iom senorde. Tiele ili lasis senprotekte sian flankon per kiu atakis la parto de la sendependista kavalerio kiu ankoraŭ ne eniris en batalon. La lukto okazis per sabroj kaj lancoj, sen pafi. La hispanoj pluigis sian retiradon. Ĉio daŭris malpli ol unu horo. La rezulto de tiu batalo estis de 254 mortintoj aŭ vunditoj krom 80 prizonuloj inter la monarkistoj, dum 148 soldatoj mortintoj aŭ vunditoj ĉe la sendependentistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlos Dellepiane (1964) [1931]. "Historia Militar del Perú", Tomo I, paĝoj 210-211

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Basadre Grohmann, Jorge (?). Historia de la República del Perú. Lima: Diario La República. Octava edición ISBN 9972-205-62-2.
  • Liévano Aguirre, Indalecio (1983). Bolívar. Madrid: Cultura Hispánica del Instituto de Cooperación Iberoaméricana. ISBN 84-7232-311-0.