Batalo de Lalakaono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Lalakaono en bizanca manuskripto.

La Batalo de Lalakaono (en greka: Μάχη τοῦ Λαλακάοντος), aŭ Batalo de PosonPorson (Μάχη τοῦ Πό(ρ)σωνος), okazis en la jaro 863 inter la Bizanca Imperio kaj invadinta araba armeo en Paflagonio (en nuntempa norda Turkio). La Bizanca armeo estis estrita de Petronas, onklo de la imperiestro Miĥaelo la 3-a, kvankam arabaj fontoj mencias ankaŭ la ĉeeston de la imperiestro persone. La araboj estis estritaj de la emiro de Melitene (Malatya), Umar al-Akta.

Umar al-Akta frontis dekomencan bizancan rezistadon al la invado kaj atingis la Nigran Maron. La bizancanoj tiam mobilizis siajn fortojn kaj ĉirkaŭis la araban armeon proksime al la rivero Lalakaono. La sekva batalo finiĝis per bizanca venko kaj la morto de la emiro en la batalkampo, kaj sekvis ĝin sukcesa bizanca kontraŭofensivo ĉe la limo. Tiuj venkoj estis decidaj; la ĉefan minacon al la bizancaj limteroj oni nuligis, kaj startis epoko de bizanca hegemonio en Oriento (kulmine en la konkeroj de la 10-a jarcento).

La bizanca sukceso havis alian konsekvencon: forigo de la konstanta araba premo en la orienta limo ebligis al la bizanca registaro koncentriĝi al Eŭropo, precize al la najbara Bulgario. Bulgaroj estis premitaj al akceptado de bizanca kristanismo, kio startigis ilian absorbon ene de la Bizanca kultura sfero.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Battle of Lalakaon en la angla Vikipedio.