Batalo je Břest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo je Břest
Konflikto: Dua mondmilito
batalo
Daŭro: 7-a de majo 1945
Loko: Břest, Ĉeĥoslovakio
Rezulto: Ĉeĥoslovaka venko
Flankoj
Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio Tria regno
Komandantoj
Karel Klapálek
Forto
300 viroj 600 viroj
3 tankoj aŭ memmovigaj kanonoj
Perdoj
31–34 mortigitoj
ĉirkaŭ 100 vunditoj
preskaŭ 90 falintoj
1 memmoviga kanono
vdr

Batalo je Břest estis lasta kunpuŝiĝo de la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso, ekzila unuo de la Ĉeĥoslovaka armeo oficiale malfondita kiam Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti pro okupado en la dua mondmilito. Ĝi okazis la 7-an de majo 1945 ĉe Břest (norde de Kroměříž).

Antaŭ la batalo[redakti | redakti fonton]

Laŭ ordono de la komandanto de la 18-a armeo, generalo Anton Josifoviĉ Gastiloviĉ, al kiu la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso estis subigita, devis la fortoj de la korpuso la 7-an de majo eksturmi en direkto HulínBřestPřerov, kaj per tio fortranĉi la germanajn taĉmentojn, kiuj ĝis nun troviĝis oriente de Přerov. Tiuj poste ne povus antaŭeniri okcidenten eĉ ne iri al Olomouc, kie oni ĝis nun batalis. La unua kunpuŝiĝo okazis ĉe Rymice kaj Količín la 6-an de majo, la dua en Břest la sekvantan tagon.

La unua eksturmis la 4-a bataliono, sed ĝi ne kapablis tute forpuŝi la germanojn el Břest. Almenaŭ ĝi kapablis enkojnigi en iliajn poziciojn, kion la aliaj taĉmentoj ne kapablis. Plimulto de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj fine devis deŝiriĝi en la elirpoziciojn. Restis nur la 4-a kaj la 2-a batalionoj.

Posttagmeze la germanoj komencis kontraŭsturmon, sed ili estis repuŝitaj. Nokte el la 7-a je la 8-a majo la germanoj deŝiriĝis el Břest, sed tiuutempe jam la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj transŝoviĝis plu okcidenten, kie ili devis subteni atakon de la rumana armeo al Prostějov.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]