Batalo je Habartov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo je Habartov
Konflikto: Sudetgermana ribelo
batalo
Daŭro: 13-a de septembro 1938
Loko: Habartov, Ĉeĥoslovakio
Rezulto: Ĉeĥoslovaka venko
Flankoj
Sudetgermanoj Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Komandantoj
Franz Schul
Johan Burkl
Jan Koukol †
Jan Pardus
Forto
kelke da dekoj dekomence 4 ĝendarmoj, pli poste alveturis por helpi pluaj 11 viroj
Perdoj
4 mortigitoj 4 mortigitoj
vdr

Batalo je Habartov estis la unua armita konflikto inter ĉeĥoslovakaj ĝendarmoj kaj sudetgermanoj. Iam ĝi estas markata kiel la unua batalo de la Dua Mondmilito.[1]

Resumo de la eventoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1938 vivis en Habartov 3135 loĝantoj, el tio 207 ĉeĥoj. Deĵoris ĉi tie kvar ĝendarmoj: praporĉiko Jan Koukol (komandanto), deĵorestro Jan Pardus, deĵorestro Antonín Křepela, deĵorestro Matěj Příbek. En la ĝendarmaran stacion pase de la jaro venis kelke da anonimoj, kiuj minacis al la ĝendarmoj (ĉefe al Pardus). La 12-an de septembro la situacio en Habartov estis streĉita. En vojkruciĝoj estis disstarigitaj patroloj de la tiel nomataj ordneroj.

Matene la 13-an de septembro okazis al la unua incidento. Deĵorestro Pardus renkontis survoje el la oficejo por cigaredoj kun homamaso de germanoj. Li ĝisatendis de ili ofendojn, sed dum li ne estis atakita. La situacio en la municipo malrapide pliakriĝis. La germanoj komencis prepariĝi al batalo kontraŭ la ĝendarmoj. En la turo de preĝejo aperis regna flago kun hokokruco. Pardus kaj Koukol ekiris al la municipa ofico, por ke ili alportu ordon. Neniu dum ekkuraĝis kontraŭ ili kaj ili atingis la lokon nevunditaj. Sed ĉi tie la situacio minacis superkreski en armitan kunpuŝiĝon. Ambaŭ ĝendarmoj revenis en la stacion. Tien akompanis ilin la germana homamaso. Tiu parte disiris antaŭ la stacio.

Parto de la ribelintoj enpenetris en la konstruaĵon kaj eltiris de tie Růžena Pardusová (la edzino de ĝendarmo Pardus). Tiu estis forkondukita en sian loĝejon, kie ŝi estis malliberigita. La germanoj postulis kapitulacon de la ĝendarmoj. La rezulto estis interpafado de la ĝendarmoj kontraŭ la germanoj, kiuj enpenetris en la konstruaĵon. Dum tiu ĉi interpafado mortis Jan Koukol kaj komandanto de la ribelintoj Otto Plass. Deĵorestro Příbek estis vundita. La germanoj estis elpelitaj el la stacio.

Antaŭ la stacio estis alkondukita Růžena Pardusová, kiu estis antaŭe linĉita. Al la ĝendarmoj estis donita ultimato – se ili ne faldos la armilojn, ŝi estos pafmortigita. La ĝendarmoj poste komencis sen armiloj eliradi, la unua Příbek, la dua Křepela kaj fine Pardus. Pardus estis tuj pafita kaj ĵetiĝis sur lin la homamaso. La atako estis kruela; ekzemple estis en liaj aŭrikloj tratruigitaj hokokrucoj.[2]

Ĉirkaŭ la 14-a horo en la municipon alveturis aŭtobuso kun 11 ĝendarmoj. Tiuj tuj komencis batalon kontraŭ la germanoj (dum tio estis mortigitaj ĝendarmoj Roubal kaj Černý). La germanoj estis forpelitaj al fuĝo. Poste estis trovita la korpo de ĝendarmo Křepela, kiu estis torturita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]