Batao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Batao (Bata) estas la dua plej grava urbo de Ekvatora Gvineo kaj ĉefurbo de la kontinenta regiono de la lando, Rivero Munio. Ĝi estas krome la ĉefurbo de la Provinco Marbordo. Ĝi havas proksimuman loĝantaron de 173.036 loĝantoj.[1]

La urbo, lokita en la marbordo de la Atlantika Oceano, estas fina stacio de transporto kaj haveno, de kie eliras ŝipoj al Malabo kaj al Dualao. Ĝi estas konata pro sia malrapida nokta vivo, sia merkato kaj sia flughaveno.[2]

La etno fanga nomas la urboN "Mang" kiu signifas maron, ĉar temas pri marborda urbo.

Ĝi estis la ĉefurbo en la periodo de la Hispana Gvineo.

Urboplanado kaj lokoj de intereso

La ĉefa urbanizado de la urbo realigis de la jaroj 50, kvankam la freŝa eksplodo de la petrolesplorado en la lando kontribuis al la disvolviĝo de Batao, kun pli ol 20 projektoj de subteraj infrastrukturoj. Kvartaloj de Batao:

  • Ngolo
  • Bomudi
  • Moganda
  • Ecobenam
  • Utomba

En Batao, elstaras sekvaj lokoj:

  • prezidanta Palaco (Ngolo) (3.600 m")
  • Granda Centra Merkato.
  • Katedralo (17a jarcento)
  • Mara Promenejo kaj malnova haveno.
  • Placo de la Horloĝo (aŭ Placo de la Libereco).
  • Bulvardo Johano Paŭlo la 2-a.
  • Kultura Hispana Centro.

Historio

Iuj teorioj asertas ke la urbo estis fondita sur vilaĝo de la etno kombeoj. En 1907 Batao estis malgranda milita posteno kaj ĝi ne havis pli ol 237 loĝantojn, inter kiuj estis 37 blankuloj (21 hispanoj, 9 francoj kaj 3 britoj). Multnombraj komercaj entreprenoj havis sidejojn kaj ilia aktiveco, post la malpermeso de la komerco de sklavoj, iris esence dediĉita al la arbara ekspluatado: ebono, okumeo, mahagono. Dediĉita al la negocoj, Batao estis urbo kosmopolita. Ĝia disvolviĝo akceliĝis rapide kiel montras ĝia demografia kresko: la numero de eŭropdevenuloj pasis de 477 en 1942 al 1426 en 1960, kiam la urbo nur havis 3548 loĝantoj. Triono de la loĝantaro estis ne afrikdevena.

Nuntempe, la urbo de Batao funkcias kiel la ekonomia ĉefurbo de Ekvatora Gvineo. Ĝi konservas la vundojn de la politikaj kaj sociaj malordoj kiuj markis la eksan hispanan kolonion laŭlonge de la 20a jarcento. Tie kaj tie la urba pejzaĝo estas atestanto de tiuj problemoj.[3]

Kulturo

De la zono de Batao devenas la kumbeo, danco de origino bantua kiu estas la antaŭanta de la kumbio.[4]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj