Bazela Kantondisiĝo
Per la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 la Kantono Bazelo estis disigita en la du duonkantonojn Kantono Bazelo Kampara kaj Kantono Bazelo Urba.
Ĝis 1830 ekzistis sendisigita Kantono Bazelo. En la granda konsilantaro de Bazelo kunsidis civitanoj de la urbo kaj el la komunumoj de la bazela kamparo. Multe pli ol la membroj de la granda konsilantaro estis urbaj civitanoj. Dum longa tempo tio ne ĝenis la civitanojn de la kamparaj komunumoj, sed en la jaro 1830 ekestis en multaj kamparaj komunumoj granda malfido kontraŭ la urbo. En la deklaro de Bad Bubendorf de la 18-a de oktobro 1830 la civitanoj de la kamparaj komunumoj postulis egalajn rajtojn por la kamparaj komunumoj kaj konkrete petis, ke en la granda konsilantaro la duono de la reprezentantoj devas esti kamparaj bazelanoj. Kiam la urbo malakceptis la postulon, grupo da armigitaj kamparaj bazelanoj kreis en Liestal novan registaron. Tiam bazel-urba armeo de 3000 soldatoj marŝis al Liestal, okupis la urbon kaj forigis la novan registaron.
Dum certa tempo oni kredis, ke tiel la afero estis solvita. Tamen la malkontento plu-daŭris. Kelkaj malmultaj vilaĝoj prenis la partion de la urbo, la cetera plimulto tamen kuniĝis kaj ribelis kontraŭ la urbo. La 3-an de aŭgusto 1833 bazel-urba armeo denove atakis la ribelojn en Liestal, sed la urbaj trupoj devis retiriĝi antaŭ la granda pli-multo de la ribeloj. Ili volis remarŝi al Schweizerhalle sed tie estis surprizitaj de embusko de la bazel-kamparanoj kaj perdis multajn soldatojn kaj devis kapitulaci. Post tiu-ĉi terura fino de la bazela civitana milito la Svisa Dieto decidis 17-an de aŭgusto 1833 disigi la kantonon. La nova kantono Bazelo Urba ricevis krom la urbo Bazelo mem nur la komunumojn Riehen, Bettingen BS kaj Kleinhüningen. Ĉiuj ceteraj bazelaj komunumoj estis aldonitaj al la kantono Bazelo Kampara.