Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asizo, la Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj kaj aliaj franciskanejoj
Monda heredaĵo

Lando  Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Fonto 990
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 3′ 30″ N, 12° 34′ 50″ O (mapo)43.05833333333312.580555555556Koordinatoj: 43° 3′ 30″ N, 12° 34′ 50″ O (mapo)
Koordinatoj 43° 03′ 30″ N 12° 34′ 50″ O / 43.05833 °N, 12.58056 °O / 43.05833; 12.58056 (mapo)
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj (itale, Basilica de Santa Maria degli Angeli) estas preĝejo situanta en la plataĵo ĉe la monteto de Asizo (Italio), en la submunicipo Santa Maria degli Angeli.

La baziliko estis konstruita inter 1569 kaj 1679 fermante ĉirkaŭante etan preĝejon de la 9-a jarcento, la Portiunkulo, la plej sankta loko por la franciskanoj. Estis tie, kie la juna Francisko el Asizo eltrovis sian mision kaj rifuzis la mondumaĵojn por vivi en la malriĉeco inter la malriĉuloj kaj ekigis la franciskanan movadon.

La 11-an de aprilo 1909, la preĝejo estis rangigita de la papo Pio la 10-a al «patriarka baziliko kaj papa kapelo».