Baziliko Vera Sankta Maria (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko de Vera Sankta Maria
kristana preĝejo • piarist church
Loko
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Municipo Vieno
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Dato de konsekro 1719
Statuso Malgranda baziliko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 55 m
Larĝo 40 m
Alto 15 m
Ligiloj
vdr

Piarista baziliko de Vera Sankta Maria estas Malgranda baziliko en Vieno. Nomo de la preĝejo raportas al la mirakla bildo de Maria Josefstädter, pentrita dum la pesto- epidemio en 1713. De 1721 nomo de la bildo estas "Maria Treu" (Maria Vera).

Historio[redakti | redakti fonton]

Piaristoj konstruis la preĝejon inter 1698-1719. En 1796 Josef Haydn muzikadis en la preĝejo. En la jaro 1862 en la urbo de Josef Maria-Treu-strato estis nomita post la preĝejo. Ĉirkaŭ 1890 la preĝejo estis restaŭrita. Ekde 1949 la preĝejo ricevis rangon Malgranda baziliko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas 2 egalajn turojn, inter ili estas la ĉefenirejo. Interne estas 8 kapeloj. La muroj estas ornamitaj kun freskoj faritaj de Franz Anton Maulbertsch en 1752-53. En la centro estas prezento pri Ĉieliro de Maria.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla kaj germana Vikipedioj