Bazo (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bazo (arĥitekturo))
Ĉi tiu artikolo temas pri parto de kolono en arkitekturo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bazo.
Bazo de gotika kolono

Bazo (lat. basis = piedestalo; de greke: βάσις básis = piedo, bazo, fundamento) estas en la arĥitekturo la plej malsupra konstruero de kolono, sur kiu sidas la fusto. La bazo siaflanke povas stari sur soklo (lat. socculus = "ŝueto"), kiu plejparte havas la formon de senornama briko.

Laŭ Francisko Azorín bazo estas Malsupra, subportanta parto de objekto, de konstruelemento.[1] Kaj li indikas etimologion el greka basis kaj el latina basis.[2]

Historio kaj diversaj formoj[redakti | redakti fonton]

La bazo havas sian originon en la konstruo de domoj kun vertikalaj apogotraboj. Sub la lignaj apogiloj oni metis ŝtonplatoj, por eviti, ke supreniĝa grundmalsekaĵo detruus la lignoapogilon kaj por pligrandigi la premfacon de la apogilo, evitante per tio sinkadon de la apogilo en la grundon.

Jam la kolonoj de la egiptoj havis simplajn premdisdonaj ŝtonplatoj sub siaj komence unuŝtonaj fustoj. La kretaj kolonoj tiam havis elformitan kusenecan ŝtonplaton. Je la kolonaj ordoj de la greka arĥitekturo la bazo pluevoluis.

Atika bazo
Atika bazo de preĝejokolono

La ofte uzita atika bazo konsistas el du konveksaj kornicoj kaj intera konkavranda plato. Ili estas separatoj per maldikaj platetoj kun vertikala profilo. Ĝi troviĝas kaj je la ionika same kiel je la korintaj kolonoj. La sinsekvo de platoj kun diametroj laŭgrade pligrandiĝaj ĝis la tero kaj alternaj profiloj forkaptas laŭaspekte la transiron al la granda surstarofaco kaj mildigas ĝin estetike. Nur la dorika ordo ne uzis bazon kaj starigis la fuston tuj sur la plej supran ŝtupon de la templofundamento.

Dum kiam la bazoj komence nur havis glatajn surfacojn, pli novaj konstruaĵoj havas ornamitajn bazojn abunde ornamitajn per meandroj, foliaĵo kaj aliaj ornamaĵoj.

La romanika kaj frugotika arĥitekturoj mildigis la rigidan transiron de la plej malsupra bazoplato al la kvadrata piedoplato (plinto) per alformado de angulaj folioj aŭ angulaj spronoj. Tio ĉi estis foliecaj, tuberecaj aŭ spronecaj ornamaĵoj sur la kvar restfacoj de la plinto elstarantaj sub la bazo. En la romaniko tiuj ĉi ankaŭ estis ornamataj per fabelaj estaĵoj aŭ homkapoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.
  2. Azorín, samloke.