Befiehl du deine Wege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolbildo de Praxis Pietatis Melica, eldono de 1721.

Befiehl du deine Wege [Ordonu viajn vojojn] estas eklezia kanto de Paul Gerhardt. Ĝi aperis unuafoje en 1653 en la kvina eldono de la kantaro de Johann Crüger, Praxis Pietatis Melica.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la ekzaktaj cirkonstancoj de la teksta ekesto neniu estas konata. La ekestotempo estas tiurilate limigebla, ke en 1653en la 5-a eldono de la kantaro de Crügers alvenis 64 novaj tekstoj de Paul Gerhardt kompare kun la 2-a eldono el 1647.

La komencvortoj de la dek du strofoj formas kiel akrostiko la psalmverson Ps 37, 5: „Befiehl dem Herren Dein’ Weg und hoff auf ihn, er wird’s wohl machen“ laŭ la germana traduko [eo: Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, kaj Li faros.].

Evangela Kantaro, 1901

Je la unua presaĵo de 1653 en Praxis Pietatis Melica de Crüger staras ĉe la teksto de Gerhardt la noto „Mel[odio] Lobet GOtt unsern HErren“.[1] Tiu ĉi melodio en doria modalo baziĝas parte sur la psalmokanto Bien-heureŭ est quiconques de Loys Bourgeois, presita en la Pseaulmes cinquante de David, Ĝenevo 1547.[2] Bartholomäus Gesius presis ĝin unuafoje en 1603 en sia kolekto Enchiridium Etlicher Deutschen und Lateinischen Gesengen kune kun la teksto Lobet Gott, unsern Herren.[3] Georg Philipp Telemann aranĝis en 1730 la kanton kaj ŝanĝis la origine dorian melodion en minoron. Tiuforme la kanto konserviĝis ĝis nun en multaj kantaroj, ekzemple en la Evangela Kantaro kiel numero 361.

La unua duono de la melodio havas egan similecon kun la Pavane Belle qui tien ma vie el la Orchésographie de Thoinot Arbeau (1588).[2] La tekston oni kantis dumpase de la historio ankaŭ sur aliaj melodioj. Interalie oni submetis ĝin sub la melodion de Mein G’müt ist mir verwirret de Hans Leo Haßler (1601), per kiu oni ankaŭ kantas aliajn religiajn tekstojn kiel ekzemple O Haupt voll Blut und Wunden de Paul Gerhardt aŭ Herzlich tut mich verlangen de Christoph Knoll.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Johann Crüger: Praxis Pietatis Melica. Das ist: Übung der Gottseligkeit in Christlichen und trostreichen Gesängen. Editio V. Runge, Berlino 1653, pj. 610 sj. (Ciferecaj kolektoj de la Bavara Ŝatat Biblioteko.
  2. 2,0 2,1 Ĥorala melodio Befiehl du deine Wege ĉe bach-cantatas.org
  3. Friedrich Blume (eldoninto): Michael Praetorius. Gesamtausgabe der musikalischen Werke, Band 21: Register. G. Kallmeyer, 1960, p. 61.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]