Belasica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Belasica
bulgare kaj makedone Беласица - greke Μπέλλες aŭ Κερκίνη
Alteco 2 029 m
Situo Bulgario, Grekio kaj Nord-Makedonio
Elstaraĵo monto Radomir (bulgare Радомир, greke Καλαμπάκα, Kalabaka)
Geografia situo 41° 20′ N, 22° 57′ O41.33333333333322.95Koordinatoj: 41° 20′ N, 22° 57′ O
mapo Belasiza Balkan topo de.jpg
Situo de Belasica
bulgare kaj makedone Беласица - greke Μπέλλες aŭ Κερκίνη
v  d  r
Information icon.svg

Belasica (prononcata ekzakte tiel) aŭ KerkiniBelles (makedone kaj bulgare Pri tiu ĉi sono Беласица, en iuj latinliteraj lingvoj de Eŭropo ankaŭ latinliterigata BelasitsaBelasitza; greke Μπέλλες, Bélles, aŭ Κερκίνη, Kerkíni) estas montoĉeno en la regiono Makedonio en Sudorienta Eŭropo. La montoĉenan teritorion politike dividas la limo inter Bulgario, Grekio kaj Nord-Makedonio: el la teritorio, proksimume 45 procentaĵoj apartenas al Grekio sude, 35 procentaĵoj al Nord-Makedonio nordokcidente kaj 20 procentaĵoj al Bulgario nordoriente.

Plej alta pinto de la ĉeno estas la monto Radomir (bulgare Радомир, greke Καλαμπάκα, Kalabaka), 2 029 metrojn alta.

La montoĉenoj Rodopoj, Pirino kaj Rilao, plejparte en Bulgario, situas pli nordoriente.

Ekde la jaro 2003 la translima areo konsideratas eŭropa regiono.