Rodopoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodopoj
la akvorezervujo Vaĉa
la akvorezervujo Vaĉa
montara sistemo
Alteco 5 892 m
Situo  Bulgario kaj  Grekio
Geografia situo 41° 36′ N, 24° 34′ O (mapo)41.624.566666666667Koordinatoj: 41° 36′ N, 24° 34′ O (mapo) f4
Rodopoj (Bulgario)
Rodopoj (Bulgario)
DEC
Rodopoj
Rodopoj
Situo de Rodopoj
Map
Rodopoj
vdr

La Rodopoj (bulgare Родопи, greke Ροδόπη (Rodopi), en la bulgara lingvo kutime kun difinita artikolo Родопите (Rodopite), foje ankaŭ nomata Родопа (Rodopa) aŭ Родопа планина (Rodopa planina), origine el la trakia lingvo „regiono de ruĝbruna rivero“) estas montaro en sudokcidenta Eŭropo. La Esperanto-vortaro PIV proponas la nomon en singulara formo, do Rodopo, sed preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj uzas pluralan formon, paralele al ekzemple la montaroj AlpojKarpatoj en Eŭropo, kaj ĉi tie sekviĝas la plurala formo. Pli ol 83% de la montaro troviĝas sur la teritorio de la ŝtato Bulgario, kaj la restaj, en la plej norda parto en Grekio. Sur la teritorio de la plej suda parto, en Grekio la provinco Rodopoj estas nomata laŭ la montaro. La plej alta montopinto Goljam Perelik (2.191 metroj), estas la sepa plej granda monto de Bulgario. La regiono pejzaĝe konsistas aparte el karstaj areoj kun profundaj riveraj kanjonoj, larĝaj kavoj kaj specife skulptitaj rokaroj. Aparte impresa kaj pitoreska ekzemplo estas la kanjono Trigrad.

la kanjono Trigrad

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Rodopoj etendiĝas sur areo de pli ol 14.735 km², el kiuj 12.233 km² estas sur bulgara teritorio. La montaro kovras areon de proksimume 240 kilometroj da longo kaj inter 100 kaj 120 kilometroj da larĝo, kaj la averaĝa alteco super la marnivelo estas 785 m. Dek kvin naciaj parkoj estis establitaj, kaj iuj el ili estas sub protekto de UNESKO. La montaroj famas pro la plej grandaj koniferaj arbaroj de la balkana regiono.

Klimato[redakti | redakti fonton]

pejzaĝo de la Rodopoj proksime de la vilaĝo Ĥvojna
vidaĵo de la roko Belintaŝ al la vilaĝo Vrata

La situo de la Rodopoj en la sudorienta parto de la Balkana Duoninsulo grandparte determinas la regionan klimaton. Ĝi same influiĝas de pli malvarma vento el la nordo kaj pli varma aero venanta de la Mediteranea Maro.

La averaĝa jara temperaturo en la orientaj Rodopoj estas 12 ĝis 13 . Plej multe pluvas dum decembroj, plej malmulte dum aŭgustoj. En la okcidentaj Rodopoj, la temperaturo varias inter 5° kaj 9 kaj la someraj monatoj plej pluvoriĉas.

La milda klimato kaj interesa montara pejzaĝo favorigas oferton de turismaj servoj, por someraj kaj vintraj feriantoj kaj sportistoj. Aparte la areo de Pamporovo, kie la mikroklimato permesas longan fortan neĝadon, estas ŝatata por vintra sporto, aparte kompreneble por skiado. Dum vintroj temperaturoj de minus 15 ne maloftas, kaj sekve la Rodopoj estas la plej suda parto de la Balkano, kie arbaj specioj kiel la ordinara piceo kaj la penda betulo observeblas.

Akvo[redakti | redakti fonton]

La montaro havas abundajn akvorezervojn. Ekzistas densa reto da montaj fontoj kaj riveroj. Naturaj lagoj maloftas, la plej konataj el ili estas la lagoj de Smoljan en nur kelkkilometra distanco de la samnoma urbo. Pluraj el la plej grandaj akvorezervujoj de Bulgario lokiĝas en la Rodopoj – inkluzive tiuj de Dospat, Batak, Goljam, Karĝali, Studen kladenec, Vaĉa kaj Ŝiroka poljana. Ili uzas same por produkto de elektro kiel por akvoprovizo de agrikulturo kaj homaj loĝlokoj. Ekzistas multaj fontoj de minerala akvo, kaj inter la plej famaj el ili estas tiuj de Velingrad, Nareĉen, Devin, Beden kaj Miĥalkovo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La Rodopoj ĝenerale konsideriĝas esti la hejmo de la legenda kantisto Orfeo kaj lia edzino Eŭridiko el la helena mitologio. Aldone, multaj arkeologiaj lokoj de la regiono pruvas fortan kulton de la dio Dionizo en la prahistoria kaj antikva epokoj. Ekzemplo estas la antikva trakia urbo Perperikon. Laŭ la helena mitologio, la reĝino Rodopa de Trakio, edzino de reĝo Hemos, estis pune transformita en la rodopan montaron fare de la grekaj dioj Zeŭso kaj Hera.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]