Belorusa grek-katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:27, 17 jun. 2013 farita de Gregorio (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Belorusa grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.

Historio

Belorusaj grek-katolikoj (kune kun ukrainaj grek-katolikoj) estas rektaj heredantoj de la unio de Bresto, subskribita en 1596.[1] En 1867 la ĉefepiskopo Josafato de Polack, martiro de la eklezio, estis deklarita sankton.[2] La eklezio estis subpremita dum la rusa regado en la 19a jarcento. Post la unua mondmilito grek-katolikoj denove aperis en teritorioj kiuj estis aldonitaj al Pollando. Sed post la dua mondmilito la teritorio estis aldonita al Sovetunio kaj grek-katolikoj estis subpremitaj kaj ili igis ortodoksojn. Post disfalo de Sovetunio en 1991 la belorusaj grek-katolikoj denove komencis aperi en Belorusio. Kelkaj grupoj de belorusaj grek-katolikoj aperis ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en UsonoUnuiĝinta Reĝlando.

Referencoj

  1. Farrugia, 179
  2. Farrugia, 450.

Fontoj

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj