Beloslava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beloslava
Beloslava dum koncerto en Carevo, Bulgarujo (2017).
Beloslava dum koncerto en Carevo, Bulgarujo (2017).
Bazaj informoj
Naskonomo Beloslava Borislavova Jonova
Alie nomata Beloslava
Naskiĝo 10-an de julio 1974 (1974-07-10) (49-jaraĝa)
en Sofio
Ĝenroj Pop-muziko, ĵazo, funko, novsoulo
Profesio kantistino
Instrumentoj piano
Aktivaj jaroj 1998 – nuntempo
Eldoninto BlueBubu Music
Persona informo
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Beloslava Borislavova Jonova (bulgare Белослава Бориславова Йонова, naskiĝinta la 10-an de julio 1974 en Sofio, Bulgarujo), pli konata nur kiel Beloslava, estas bulgara kantistino.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj lernejaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Beloslava estas la filino de la aktorino Aneta Sotirova kaj la psikiatro Borislav Stojanov.

Ekde sia infaneco ŝi okupis sin pri kantado kaj ludis pianon. Kiam ŝi estis duaklasanino, ŝiaj gepatroj enskribis ŝin en la infanan ĥoron de la Bulgara nacia radio, en kiu ŝi partoprenis dum 8 jaroj, sed poste ili elskribis ŝin, ĉar ŝia voĉo raŭkiĝis pro la denaska faringito.[1][2]

Sian mezedukon ŝi ricevis en la 133-a mezlernejo „A. S. Puŝkin“ en Sofio. En 1991 ŝi iris en Los-Anĝeleson, kie ŝi studis reklaman fotografion ĉe la Santa Monica College dum 3 jaroj. Kiam ŝi revenis en Bulgarujon, ŝi unue komencis studi merkatikon kaj administradon, sed pro manko de intereso pri tio kaj influita de siaj samaĝuloj, ŝi kandidatis por studi kantadon en la fakultato pri pop- kaj ĵazmuziko en la Nacia muzika akademio „Panĉo Vladigerov“ en la klaso de profesoro Najden Andreev. Post kiam ŝi finis sian edukon tie, Beloslava sin donis tute al la muziko.

Komenco de la kantista kariero[redakti | redakti fonton]

La muzika kariero de Beloslava komenciĝis en la jaro 1998, kiam ŝi formis propran muzikgrupon, „Trip“. Samjare ŝi partoprenis en la festivalo „La ora Orfeo“ kaj gajnis unuan premion en la kategorio „Junaj artistoj“ por la kanto Захарен панаир („Sukera foiro“).[3][4] En ĝi ŝi partoprenis ankaŭ en 1999, kiam ĝi okazis lastafoje.

En 2001 estis eldonita ŝia unua studialbumo, Улици („Stratoj“). La tekstoj de ĉiuj kantoj en ĝi estas skribitaj de ŝi mem. Aŭtoroj de la muziko kaj de la aranĝoj estas Petar Dundakov kaj la pianisto Ĵivko Petrov, kun kiu ŝi kunlaboras ankaŭ nuntempe. Unuopaĵoj de la albumo iĝis la samnoma Улици kaj Между две луни („Inter du lunoj“). Inter la pli sukcesaj kantoj estis Между две луни, Където си ти („Tie, kie estas vi“), Само с теб („Nur kun vi“) kaj Падам и не потъвам („Mi falas kaj ne dronas“).

Ŝia dua albumo, titolata Слушай ме („Aŭskultu min“), estis eldonita en 2005. Pli famaj kantoj el tiu ĉi albumo estas la samnoma Слушай ме, Искам с теб („Mi volas esti kun vi“), Нямаме време („Ni ne havas tempon“), kantita duete kun la diskĵokeo Bobo, kaj Бягай от мен („Kuru for de mi“). Alia sukcesa kanto, kiu tamen ne estis publikigita en ŝia albumo, estis И твойта майка също („Ankaŭ via patrino“) duete kun la repgrupo Apsurt.

Post 7-jara periodo, en kiu ŝi daŭrigis sonregistri kantojn, Beloslava eldonis sian trian albumon, Когато има защо… („Kiam estas kialo…“), en 2012. En ĝi unuafoje aperis ankaŭ anglalingvaj kantoj. Unuopaĵoj iĝis Всяка година по същото време („Ĉiujare samtempe“), kantita duete kun Orlin Pavlov, Why („Kial“), Supergirl („Superknabino“) kaj Празен поглед („Malplena rigardo“).

Ŝia kvara albumo, Красотата („La beleco“), estis eldonita en aprilo 2016. Tiu ĉi estas ŝia unua duobla albumo: la unua parto entenas tute novajn kantojn, dum la dua entenas rearanĝitajn versiojn de kantoj, publikigitaj en antaŭaj albumoj. Por disvastigi ĝin ŝi donis du koncertojn: unu en la Koncertejo 1 de la Nacia palaco de la kulturo en Sofio je la 23-a de aprilo, kaj unu en la Ŝtata operejo en Burgaso je la 25-a de aprilo. El ĝi unuopaĵoj iĝis la kantoj Времето за мен си ти („La tempo por mi estas vi“), kantita duete kun VenZy, Няма („Ne estos“), Красотата, Мама („Panjo“) kaj Сън („Sonĝo“), kantita duete kun Grafa.

Je la fino de 2018 ŝi faris muzikvideon de la kanto Дай ми време („Donu al mi tempon“), kiu estos inkluzivita en la eldonota kvina studialbumo de Beloslava, kiu rilate al februaro 2020 ankoraŭ ne havas titolon.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Krom al la muziko, Beloslava sin donas ankaŭ al la kulinaraj artoj. Ŝi kaj ŝia edzo, Evgeni Jonov, administras restoracion en Sofio kaj hotelon en Lozenec. Ilia filino, Boĵidara, estas pentristino kaj havas sian propran vestmarkon.[5]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001 – Улици („Stratoj“)
  • 2005 – Слушай ме („Aŭskultu min“)
  • 2012 – Когато има защо… („Kiam estas kialo…“)
  • 2016 – Красотата („La beleco“)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Белослава en la bulgara Vikipedio.