Belvedera turo de Goethe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belvedera turo de Goethe
observturo
Bazaj datoj
Arkitekto Ferdinand Fellner • Hermann Helmer vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Karlovy Vary
Situanta sur Goethova vyhlídka
Situo
Geografia situo 50° 13′ 27″ N, 12° 54′ 12″ O (mapo)50.224034712.9033361Koordinatoj: 50° 13′ 27″ N, 12° 54′ 12″ O (mapo)
Belvedera turo de Goethe (Ĉeĥio)
Belvedera turo de Goethe (Ĉeĥio)
DEC
Belvedera turo de Goethe
Belvedera turo de Goethe
Situo de Belvedera turo de Goethe
Map
Belvedera turo de Goethe
vdr

La Belvedera turo de Goethe (ĉeĥe Goethova vyhlídka) troviĝas plej alte ol ĉiuj karlovaraj turoj super la urbo, sur la altaĵo "Eterna vivo" t.e. 641 m super marnivelo. La turo estis konstruita en novgotika stilo en la jaro 1889 laŭ projekto de konataj arkitektoj Fellner kaj Helmer.

La turo estas 40 m alta kaj enhavas 163 ŝtupojn. Origine ĝi ricevis nomon Stefanie-Marte (Štěpánka) laŭ nomo de arkidukino - edzino de aŭstria kronprinco Rudolfo. La arkidukino tiam vizitis la urbon (dum la konstruo). Post la Unua mondmilito ĝi ricevis nomon laŭ Adalbert Stifter kaj certan tempon oni nomis ĝin ankaŭ laŭ Stalin. Sed la plej uzata kaj plej konvena nomo por tiu ĉi turo estas laŭ la germana poeto Goethe, kiu tiun ĉi angulon volonte vizitadis. Oni diras ankaŭ, ke tio estis Goethe, kiu instigis konstruadon de la vidturo, ĉar de tie vere estas belega rigardo ĝis Ercmontaro. Interne estas ekskursa kafejo kaj restoracio.