Jacinto Benavente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benavente)
Jacinto Benavente
Nobel-premiito
Persona informo
Jacinto Benavente
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1866 (1866-08-12)
en Murcio
Morto 14-an de julio 1954 (1954-07-14) (87-jaraĝa)
en Malago
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Familio
Patro Mariano Benavente vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo dramaturgoĵurnalistoverkistopolitikisto • poeto • filmreĝisoroadvokato vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La hispana verkisto kaj tradukisto Jacinto BENAVENTE [ĥasinto benavente] naskiĝis je la 12-a de aŭgusto 1866 en Madrido kaj mortis tie je la 14-a de julio 1954. En la jaro 1922 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Jacinto Benavente laboris kiel ĵurnalisto kaj kiel direktoro de la Hispana Nacia Teatro. Lia verkaro konsistas ĉefe el socikritikaj dramoj kaj komedioj. Li multe tradukis kaj de Ŝekspiro el la angla kaj Moliere el la franca en la hispanan.

Entute li verkis pli ol 170 teatraĵojn kaj eĉ en la aĝo de 87 jaroj li skribis kvin novajn teatraĵojn en unu jaro. Lia mondkoncepto estis pesimisma kaj li elstaris je maldolĉa spriteco.

En 1892 li publikigis romantikajn teatraĵojn, en kiuj evidentiĝis la influo de Ŝekspiro. La unua sukcesa teatraĵo estis verkita de li en la aĝo de 28 jaroj, en 1896. En lia verko estas kvar ĉefaj grupoj:

  • Sociaj satiroj kiel Famaj Homoj (1896)
  • Algoritaj teatraĵoj kiel la Ludo de Interesoj (1907)
  • Psikologiaj teatraĵoj kiel Sinjorino en Amo (1908)
  • Teatraĵoj por infanoj kiel La Princo, kiu lernis ĉion el libroj (1919)

Verkoj tradukitaj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La Unuhora Revfeliĉo / trad. Novejarque (Anĝelo) kaj Amparito Benet, 1914, Trovanto dokumentnumero 700.214-A.Esp-2

Kaj pluraj aliaj tradukitaj de Inglada:

  • La Nesia Hejmo
  • Kruela Adiaŭo
  • La Getavoratoj
  • Triumfanta Animo
  • La Angora Katino
  • Perlabori sian Vivon;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.