Berd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malproksima vidaĵo de Berd

Berd (armene: Բերդ ; antaŭe, Berdagjugh, Berdgjugh, T'avuzghala, T'auzk'end, T'ovuz, T'oza, Taua Kale, T'auzkala, Taja-Kala, Tovuzkala, Bert, T'us Gale, Volorut, Ŝlorut, Ghalak'jand, kaj T'uzukala) estas urbo en Armenio en la provinco Tavuŝo, kaj konsiderita kiel la regiona ĉefurbo en la areo Ŝamŝadin. Ĝi situas maldekstre de la rivero Tavuŝo, je 211 km de Erevano, kaj estas ĉirkaŭataj de malaltaj montoj.

Proksime de la urbo estas la ruinoj de la fortikaĵo Tavuŝo (10-a jarcento), la monaĥejoj Nek-Varagavank kaj Ĥoranaŝat (12-a jarcento). Aliaj proksimaj monaĥejoj estas Ŝĥmuradi, Srveghi kaj Kaptavank.

Berd ankaŭ estas la centro de agrikultura areo en Armenio. Proksime de la urbo, estas disvolvigita la sektoroj pri produktado de fruktoj, tabako kaj aliaj kultivaĵoj. Aliaj tre evoluintaj industrioj de Berd inkluzivas vinfaradon, abelbredadon, kaj grenejojn.