Berdiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Berdiŝo (ruse бердыш, aŭ stangohakilo) estas la rusa nomo por batalhakilo kun longa stango kaj granda duonluna hakil-klingo, kiu estis uzata en Skandinavio, Rusujo kaj Orienteŭropo ekde la malfrua mezepoko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La vorto „berdiŝo“ kaj la angla, franca kaj hispana esprimo “bardiche“ venis el la mezlatina „barducium“ respektive germane „Barte“ = ĵethakilo. La berdiŝo havas 60–75 cm longan kaj ĉirkaŭ 3 kg pezan hakilon sur 1,30–1,80 m alta lignotenilo. Ĝin oni uzas por bati aŭ piki la malamikon. Eblas per ĝi rompi la armaĵon. Ĝi povas esti uzata kiel lanco puŝi la kontraŭulon. En la malfrua mezepoko ĝi fariĝis la preferata armilo de palaca gardistoj de ruslandaj princoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George Cameron Stone, Donald J. LaRocca: A Glossary of the Construction, Decoration and Use of Arms and Armor: in All Countries and in All Times. Verlag Courier Dover Publications, 1999, ISBN 978-0-486-40726-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]