De re metallica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

De re metallica (Latine por Pri naturo de metaloj (mineraloj)) estas libro kiu katalogis la staton de arto de minado, rafinado, kaj fandado de metaloj, publikigita unu jaron postmorte en 1556 pro prokrasto en preparado de lignogravuraĵoj por la teksto. La aŭtoro estis Georg Bauer, kies verkonomo estis la latinigita Georgius Agricola. La libro restis la aŭtoritata teksto por minado dum 180 jaroj post ties publikigo. Ĝi estis ankaŭ grava prikemia teksto por la periodo kaj estas ankoraŭ grava por la historio de kemio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Musson. (1969) Science and Technology in the Industrial Revolution. University of Toronto Press, p. 26, 29.