Bermudo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Bermudo en la Olimpikoj ekde la jaro 1936 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankaŭ inter 1992 kaj 2018 estis po unu simbola bermuda partoprenanto. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temis pri bronza medalo pri vira boksado en la Somera Olimpiko 1976 kaj pri ora edalo pri virina triatlono en la Somera Olimpiko 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]