Bernard Montgomery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Montgomery estas portanto de la Ordeno de la Blanka Leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).
Bernard Law Montgomery
Monty
Generalo Montgomery la unua Viscount Montgomery of Alamein.
Generalo Montgomery la unua Viscount Montgomery of Alamein.
Naskiĝo 17-an de novembro 1887
en Ŝablono:Flagicon Kennington, Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Morto 24-an de marto 1976 (88 jaroj)
en Ŝablono:Flagicon Alton, Anglio
Soldata kariero
Rango: Field Marshal / Kampa marŝalo
Tempo de deĵoro: 19081958
Deĵoris en: Ŝablono:GBRb Unuiĝinta Reĝlando
Speco: Brita Armeo
Komandis al: 9-a infanteria brigado (19371938)
8-a infanteria divizio (19381939)
3-a "fera" divizio (19391940)
II-a armea korpuso (ekspedicia, 1940)
V-a armea korpuso (19401941)
XII. armea korpuso (1941)
Komandantejo de Sud-oriento (19411942)
8-a armeo (1942-1943)
21-a armea grupo (19441945)
Komandanto de brita generala stabo (19461948)
Militoj: Unua mondmilito
Angla-irlanda milito
Arabaj maltrankviloj en Palestino
Dua mondmilito
Bataloj: Batalo apud Ypres (1915)
Batalo apud Somma (1916)
Batalo je Francio (1939-1940)
Batalo apud El Alamein (1942)
Itala militiro (1943)
Batalo je Normandio (1944)
Operaco Market Garden (1944)
Transpaŝigo de Rejno (1945)
vdr

Bernard Law Montgomery, 1. Viscount Montgomery of Alamein, (17-an de novembro 1887 en Londono - 24-an de marto 1976 en Alton, Hampshire) estis brita feldmarŝalo de la dua mondmilito.

Li studis en la militista akademio Sandhurst kaj ekservis en 1908 kiel leŭtenanto ĉe la Royal Warwickshire Regiment. Li servis en Hindio, poste en la okcidenta fronto dum la unua mondmilito. Li vundiĝis en 1914 pro pafo en sia dorso, pro tio li kuŝis multajn monatojn en hospitalo. Li revenis al la fronto en 1916. Montgomery en 1926 iĝis Instructor en Camberley kaj komandis la britajn trupojn ekde 1938 en Palestino.

Lia plej granda sukceso estis dum la dua mondmilito, la trarompo de la germana-itala fronto ĉe El Alamein en aŭgusto de 1942 kaj kapti soldatojn de la aliancanoj (250.000).

Li patroprenis ankaŭ en okupo de Sicilio, en plana stabo de okupo de Normandio. Post la milito, li agadis en NATO.

Verkoj

  • El Alamein (1948)
  • The Memoirs of Field Marshal Montgomery (1958)
  • Normandy to the Baltic (1968)
  • A History of Warfare (1968)