Bernard Zenker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bernard ZENKER (naskiĝis en 1907 - mortis la 28-an de oktobro 1989 en Hanau, Germanio) estis dum 17 jaroj UEA-delegito.

Esperantisto de 1920, li okupis kelkajn gravajn postenojn en la antaŭmilita movado ĝis ties ĉesigo fare de la nazia reĝimo. Post la milito li aktivis i. a. kiel la prezidanto de regiona asocio. Krome li multajn jarojn okupiĝis pri la gazetara servo de GEA kaj la esperantigo de popularaj kantoj.