Berovo Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berovo Lago
baraĵlago
Speco de la lago Artefarita
Ĉefaj fontoj Klepalska rivero
Ĉefaj elfluoj Klepalska rivero
Landoj de la baseno Nord-Makedonio
Datenoj
Koordinatoj 41° 40′ 8″ N, 22° 54′ 22″ O (mapo)41.66922.906990Koordinatoj: 41° 40′ 8″ N, 22° 54′ 22″ O (mapo)
Berovo Lago (Nord-Makedonio)
Berovo Lago (Nord-Makedonio)
DEC
Berovo Lago
Berovo Lago
Map
Berovo Lago
Supermara alteco 990 m
Surfaca areo 75 hadep1f5
Maksimuma longo 2,5 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 0,35 kmdep1f7
Maksimuma profundo 58 mf10
vdr
Distraj instalaĵoj super la lago Berovo

Berovo Lago (makedone Беровско Езеро) estas artefarita lago, kiu estis kreita post la konstruado de digo ĉe la rivero Klepalska reka en la montoj Malešev en orienta Norda Makedonio. Ĝi situas ĉirkaŭ 6 km al la sudoriento de Berovo.

Distraj instalaĵoj super la lago

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La digo altis 60 metrojn kaj estis konstruita en 1970. Ĝi estis konstruita por certigi sufiĉan trinkakvon por la proksimaj urboj Berovo kaj Pehčevo.

La lago longas ĉirkaŭ 2,5 km, la plej granda larĝo estas ĉirkaŭ 350 m kaj la akva areo estas ĉirkaŭ 0,75 km². La profundo estas 58 m. La nivelo de la lago estas en alteco de ĉirkaŭ 990 m.

Berovo Lago

La lago estas ĉirkaŭita de miksita foliarbo-konifera arbaro.

Turismo, distro[redakti | redakti fonton]

Pro la oportuna loko, pura kaj netuŝita naturo, granda nombro da turismaj instalaĵoj estis konstruitaj laŭ la lago. La plej granda estas la turisma komplekso "Maleshevo".

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Беровско Езеро en la makedona Vikipedio.