Besence
Besence [beŝence], kroate Bešenca estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 120
- Poŝtkodo: 7964
- Telefonprefikso: 73
Situo
Besence situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Sellye troviĝas 12, Szentlőrinc 20, Szigetvár kaj Harkány po 26 km-ojn.
Historio
Pli frue romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1338 en formo "Olbescen". Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.