Sellye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sellye
urbo
Stacidomo de Sellye
Stacidomo de Sellye
 Kastelo en Sellye
Kastelo en Sellye

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Suda Transdanubio
Departemento Baranya
Distrikto Sellye
Adreso Dózsa Gy. u. 1

7960 Sellye

Poŝtkodo 7960
Telefona antaŭkodo (+36) 73
Kodo laŭ KSH 28741
Retpaĝaro www.sellye.hu [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2013) Attila Nagy (senpartia[1])
Demografio
Loĝantaro 2 614  (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso 110,64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 52′ N, 17° 51′ O45.87194444444417.845833333333Koordinatoj: 45° 52′ N, 17° 51′ O
Alto 102 m
Areo 25,18 km² (2 518 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Sellye (Hungario)
DEC
Sellye
Situo de Sellye
Sellye (Baranya)
DEC
Sellye
Situo de Sellye
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sellye [+]
v  d  r
Information icon.svg

Sellye [ŝeje], estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye, kies centro ĝi estas.

Kastelo en Sellye

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sellye situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Villány-Barcs. Antaŭ 200 jaroj ĝi estis en maldekstra bordo de Dravo, sed nun la rivero fluas ĉ. 10 km-ojn pli sude.

Historia monumento en Sellye

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. La unua skriba mencio devenis el 1292. En la 14-a j.c. malgranda fortikajo konstruiĝis, kiun la turkoj okupis kaj detruis. En 1551 la komunumo iĝis turka centro ĝis 1689, kiam la turkoj retiriĝis. En 1770 baroka kastelo de Draskovich kune kun parko konstruiĝis, kiu nun estas arboreto. En 1781 la setlejo ricevis la rangon kampurbo. En la 19-a j.c. tie konstruiĝis la unua hungara vaporŝipo, kiu longe flosis sur la Danubo. Inter 1918-1921 la tiama vilaĝo estis distriktejo de Suda Baranya, okupita de serboj. En 1970 ĝi iĝis grandvilaĝo, urbo en 1997.

La urbo estas natura centro de apud-Dravo, kiu havas la hungaran nomon "Ormánság". Aliaj urboj estas for. En Ormánság troviĝas nur vilaĝetoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas katolika kaj kalvinana preĝejoj, kastelo kaj termala banejo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sellye települési választás eredményei (hungare) (html). Nemzeti Választási Iroda (2014-11-18). Alirita 2015-08-01.
  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)