Preĝejo Sankta Triunuo (Sellye)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Sellye
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Sellye
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sellye
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Szigetvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sellye, Köztársaság tér
vdr

La preĝejo Sankta Triunuo estas sakrala historia monumento en urbo Sellye (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la paroĥa preĝejo okazis en 1333. Ĉirkaŭ 1500 ankaŭ monaĥejo ekzistis. La turkoj okupis la plenan ĉirkaŭaĵon en 1532, dum la sekvaj jardekoj kaj la kirko kaj la monaĥejo malaperis, dum la loĝantoj iĝis protestantoj. La unua katolika pastro revenis nur en 1721. La loka bienulo konstruis kastelon kun kapelo en 1748 kaj franciskanoj alvenis por servi. En 1913 oni trakonstruis grenejon al kirko, sed la turo estis konstruita inter 1946-1980. La kirko ricevis paroĥan rangon en 1976. La orgeno estis kreita en nekonata jaro.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en herbejo laŭ placo. La fasado estas simetria, meze porĉo (arkitekturo) reliefas, la plej supre la malalta kvadrata turo altiĝas kun piramida turpinto. Ankaŭ la malantaŭ parto havas enirejon.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo post Pentekosta dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]