Kalvinana preĝejo (Sellye)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Sellye
Kalvinana preĝejo en Sellye
Kalvinana preĝejo en Sellye
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sellye
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Baranya
Arkitektura priskribo
Konstruado 18701873
Specifo
Enhaveco 620 sidlokoj
Longo 30,18 m
Larĝo 15,6 m
Alto 37,96 m (ĉefturo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sellye, Kossuth u. 2.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Sellye (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Sellye ekde la meza 16-a jarcento apartenis al la Osmana Imperio, la katolikaj pastroj rifuĝis, samtempe alvenis protestantaj predikistoj. La turkoj toleris la la kalvinismon, ĉar ili ne uzis bildojn. Origine en loko de la kalvinana kirko estis franciskana monaĥejo, kiun la kalvinanoj trakonstruis. La nun videbla kalvinana preĝejo estis konstruita inter 1870-1873. En 2021 ŝtormo kaŭzis damaĝojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la urbomezo sur monteto, ĉirkaŭ la konstruaĵo iama tombejo estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas, sed ankaŭ la fasadaj anguloj havas po unu pli malaltajn turojn. La ĉefturo havas 2 sonorilojn. La enirejo estas tra la turo, krome en flanko de la navo. Ŝtupoj kuras al la ĉeftura enirejo. Interne laŭ la kutimo la muroj estas blankaj, ĉe la mallongaj flankoj estas galerioj. La orgeno estis kreita en metiejo de Angster.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.