Besta fiziologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiziologio de reproduktado
Fiziologio de reproduktado

Besta fiziologiozoofiziologio estas la studo de la funkcioj de histoj, organoj kaj sistemoj en bestoj sur ĉiuj niveloj, inkluzive de molekula nivelo kaj pli grandaj niveloj, kaj tial kiel tiuj ĉi funkcioj estas kontrolitaj kaj reguligitaj. Tiamaniere oni povas ankaŭ akiri scion pri homa fiziologio. Besta fiziologio estas subfako de zoologio. La ĉefaj temoj de besta fiziologio estas: strukturo-funkciaj rilatoj, adaptado, alklimatiĝo, homeostazo, retroregsistemoj, kaj plenumado kaj reguligo.[1] Subfakoj de besta fiziologio estas ekofiziologio kaj evolua fiziologio. Veterinara fiziologio kiel branĉo de veterinara medicino traktas la korpajn funkciojn de dorlotbestoj.[2]

La germana zoologo Wolfgang von Buddenbrock-Hettersdorff estas konsiderita la fondinto de kompara besta fiziologio. Kompara besta fiziologio esploras la similecojn kaj diferencojn en korpoprocezoj laŭ sistema pozicio de bestoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bückmann, Detlef (1985). «Wolfgang von Buddenbrock und die Begründung der vergleichenden Physiologie». Medizinhistorisches Journal 20 (1/2): 120-134. ISSN 0025-8431.
  2. Allgemeine Physiologie (angle). doi:10.1007/978-3-642-90992-4.
  3. Penzlin, Heinz (2005). Lehrbuch der Tierphysiologie (7., neu bearb. und erw. Aufl edición). ISBN 978-3-8274-0170-0. OCLC 76528882.