Betamax

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Betamax (konata ankaŭ kiel Beta) estas malaktualiĝinta formato de vidbendo kreita de Sony, kaj enkomerciĝita en 1975. La kasedoj enhavis bendon mezurantan 1.5 colojn, kun dezajno simila al la antaŭa U-matic

La nomo "Betamax" havis duoblan sencon: beta estas la japana vorto kiu priskribas kiel la signalo estas enbendigita kaj kiam la bendo ŝoviĝas en la maŝino, similas al la greka litero Beta (β).

Aliaj firmaoj kiuj produktis reproduktilojn estis Sanyo, Toshiba, Pioneer, Murphy, Aiwa kaj NEC, inter aliaj.

Betamax kaj VHS konkuris por gajni la merkaton, kun rezulto de la venko de VHS kaj malapero en la vendejoj de filmoj eldonitaj en Betamax. Rezulte en 1988 Sony komencis fabriki VHS-maŝinojn sed daŭrigis la fabrikadon de Betamax ĝis 2002.

Komence la bendoj entenis nur unu horon da video kun kvalito pli bona ol VHS, tamen, por konkuri kun ĝiaj pli longedaŭraj bendoj, oni kreis la formatojn Beta II kaj Beta III en kiuj la bendo ŝoviĝas malpli rapide, tamen kun bildokvalito praktike egala al sia konkuranto.

Plibonigoj estis "Superbeta" en 1985 kaj "ED Beta" en 1988 kiuj plibonigis la kvaliton, tamen tro malfrue por savi la formaton.