Betanio-tribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betanio-tribo
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La betanio-tribo estas namo-orlamo-tribo en Namibio.

La miks-etna tribo el la orlamoj formiĝis en la 18-a jarcento kaj originis en Pella kaj Clan William en la Kaboprovinco. Ekde 1815 ili ekmigris je pluraj migradgrupoj por pli bonaj paŝtejoj kaj ĉasejoj norden trans la riveron Oranjo kaj eksetlis tie proksime al la misiostacio Betanio.

Sed ĉar tie jam estis ekloĝinta nama tribo, la betanio-tribo, nur malgranda parto de la almigrintoj povis resti - nome la en 1915 enmigrinta bois-tribo (tiel nomata laŭ ilia gvidanto Jan Boois). Kelkaj el ili daŭre restis en Betanio kaj per intermikso enkorpiĝis en la betanio-tribon, kiu ekde tiam alkalkuliĝis al la etno orlamoj. Sed Jan Boois plumigris kun la militema triboparto kaj ekvivadis vage en la kamparo de Rehoboth.