Bicazu Ardelean
Aspekto
Bicazu Ardelean [bikazu ardeljan] (hungare Gyergyóbékás djerdjo:be:ka:ŝ) estas komunumo en Rumanio en la valo de Bikaz-rivereto nordoriente de Gheorgheni.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 7 133 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 4 154 (rumanoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas en 1808. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Ernő Kahána (Gyergyóbékás, 2-a de decembro 1890 – Bukareŝto 28-a de aprilo 1982): kuracisto, medicina kaj psikologia verkisto, publicisto.
- Mózes Kahána (26-a de novembro 1897 – Budapest, 11-a de aprilo 1974): verkisto, poeto, redaktoro, tradukisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2000 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Vortaro de loknomoj en Transilvanio rumane, hungare kaj germane Arkivigite je 2014-10-29 per la retarkivo Wayback Machine