Ernő Kahána
Ernő Kahána | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de decembro 1890 en Bicazu Ardelean | |
Morto | 28-an de aprilo 1982 (91-jaraĝa) en Bukareŝto | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Rumanio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Mózes Kahána vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto psikiatro kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
KAHÁNA Ernő estis rumania hungara kuracisto, medicina kaj psikologia verkisto, publicisto naskiĝinta en Gyergyóbékás la 2-an de decembro 1890 kaj mortinta en Bukareŝto la 28-an de aprilo 1982. Li estis pli aĝa frato de Mózes Kahána.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Kahána abiturientiĝis en unitariisma gimnazio de Kolozsvár (1907), li havigis kuracistan diplomon en Vieno (1914). Li estis vicasistanto en la kliniko de Universitato de Koloĵvaro (1914-17), vilaĝa kuracisto en Ditró (1918-22), li estis privatkuracisto tie kaj en Miercurea Ciuc (1923-24). Li faris privatpraktikon en Braŝovo pri internaj kaj psikiatriaj malsanoj (1925-40). Li loksidiĝis en Bukareŝto, kie li malfermis kardiologian kabineton. Li estis kuracisto en ministerio pri internaj aferoj (1945-54), poste li estis ĉefkuracisto-internisto de Malsanulejo Elias (1954-72). Kiel lernanto li estis unu el redaktoroj de revuo Remény. Li publikis en gazetoj Keleti Újság, Brassói Lapok, Korunk, A Jövő Társadalma. Li estis adepto de psikologo Alfred Adler. Li luktis kontraŭ freŭdismo ankaŭ en Korunk (1966. 5. sz.). Li redaktis en Előre medicinpopularigan rubrikon.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A freudizmus után. Enkonduko en individual-psikologio de Alfred Adler, (Brassó, 1924);
- A szociáldemokrácia és a dialektika (Nagyvárad, 1932);
- Socialdemocratia în lumina materialismului dialectic (Kolozsvár, 1933);
- Democraţia (1945);
- Problema naţională (1945);
- Az orvosé a szó (Bukarest, 1972.