Big Big World (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Big Big World" estas balada kanto el la jaro 1998 registrita de kantisto Emilia Rydberg el Svedio. Rydberg skribis la kanton kun Lasse Anderson. La kanto temas pri amo, kun referencoj al aŭtuno. Ĝi estis la unua kanto el la samnoma albumo kaj ĝi estis eldonita fine de 1998.

La kanto furoris en Eŭropo, kie ĝi atingis plej altan kvinopon en multaj landoj, sed ĝi ne tiom bone sukcesis en Usono, kie ĝi restis sube de Billboard Hot 100.

La kanto ricevis Grammy-premion por la "Kanto de la jaro 1998" kaj ĝi ankaŭ gajnis Rockbjörnen-premion en la kategorio "Sveda kanto de la jaro 1998".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Big Big World (song) en la angla Vikipedio.