Bignoniacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bignoniacoj, en latina scienca nomo Bignoniaceae, aŭ bignonioj, estas familio de florplantoj de la ordo Lamialoj.[1] Oni ne certas al kiu el la aliaj familioj de la ordo ĝi estas plej proksime rilata.[2]

Preskaŭ ĉiu el la Bignoniacoj estas lignoplantoj, sed kelkaj estas preskaŭlignaj, ĉu rebojarbustoj. Kelkaj pliaj estas herboj de habitatoj de alta montano, en tri nuraj herbaj genroj: Tourrettia, Argylia, kaj Incarvillea.[3] Tiu familio inkludas multajn lianojn. La plej granda tribo en la familio, nome Bignonieae, konsistas ĉefe el lianoj kaj elstaras pro sia unika anatomio.[4]

Tiu familio havas preskaŭ kosmopolitan distribuon, sed estas ĉefe tropika, kun kelkaj specioj indiĝenaj de moderklimataj areoj. Ties plej granda diverseco estas en norda Sudameriko.[4]

Notoj

  1. Vernon H. Heywood, Richard K. Brummitt, Ole Seberg, and Alastair Culham. Flowering Plant Families of the World. Firefly Books: Ontario, Canada. (2007). ISBN 978-1-55407-206-4.
  2. Peter F. Stevens (2001 onwards). "Bignoniaceae" ĉe: Angiosperm Phylogeny Website. At: Botanical Databases ĉe: retejo de Missouri Botanical Garden.
  3. Richard G. Olmstead, Michelle L. Zjhra, Lúcia G. Lohmann, Susan O. Grose, kaj Andrew J. Eckert. 2009. "A molecular phylogeny and classification of Bignoniaceae". American Journal of Botany 96(9):1731-1743. COI:10.3732/ajb.0900004
  4. 4,0 4,1 Eberhard Fischer, Inge Theisen, kaj Lúcia G. Lohmann. 2004. "Bignoniaceae". paĝoj 9-38. ĉe: Klaus Kubitzki (eldonisto) kaj Joachim W. Kadereit (volume editor). The Families and Genera of Vascular Plants volume VII. Springer-Verlag: Berlin; Heidelberg, Germanio. ISBN 978-3-540-40593-1