Bilhorod-Dnistrovskij (ukraineБілгород-Дністровський; ruseБелгород-Днестровский, Belgorod-Dnestrowski, rumaneCetatea Albă; turkeAkkerman; germane historie ankaŭ Weißenburg) estas urbo de Ukraino. Ĝi situas en la Odesa provinco, en la sudokcidento de Ukrainio. Laŭ la stato de 2012 en la loĝloko vivis 57 210 loĝantoj. Bilhorod-Dnistrovskij kovras areon de 31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 845 loĝantoj/km².
La urbo havis sian nomon turkan nomon Akkerman ("blanka roko") nur de 1503 ĝis 1812, post antikva nomo fenica (Ophiussa, Οφιούσσα), antaŭaj nomoj malnovgreka (Tiras, Τύρας, ekde la 6-a jarcento antaŭ nia eraro, ankaŭ Asprokastron, Ἀσπρόκαστρον, kaj Maurokastron, Μαυρόκαστρον), latina (formoj Tyras, Maurocastrum kaj Moncastrum) kaj en la 15-a jarcento rumana. De 1812 ĝis 1918 kaj de 1940 ĝis 1941 en la Rusia Imperio kaj en Sovetunio ĝi pluhavis la turkan nomon en rusigita formo Аккерман, de 1908 ĝis 1940 kaj de 1941 ĝis 1944 apartenis al la reĝlando Rumanio je la nomo Cetatea Albă, tiam rekonkeriĝis per la armeo de Sovetunio, ricevante la rusan nomon Belgorod-Dnestrowski (Белгород-Днестровский), kaj ekde 1991 estas parto de la respubliko Ukrainio kaj ties Odesa provinco, ricevante la nomon Bilhorod-Dnistrovskij (Білгород-Дністровський).