Bilikiss Adebiyi Abiola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilikiss Adebiyi kun du el siaj dungitoj

Bilikiss Adebiyi ABIOLA (aŭ Bilikiss ADEBIYI; "Abiola" estas ŝia postgeedziĝa nomo) estas kunfondinto kaj ĉefo de multe admirata firmao, Wecycle, konata pro novaj manieroj de recikligado de rubo en Lagoso, Niĝerio. Naskiĝinte en Lagoso, post unujara studado en la Universitato de Lagoso (Unilag), ŝiaj gepatroj sendis ŝin al Usono, kie ŝi gajnis gradojn ĉe la universitatoj Fisk (bakalaŭra grado) kaj Vanderbilt pri komputilscienco (MS). Post kio ŝi laboris kiel programisto ĉe IBM dum kvin jaroj, sed finfine decidis restudentiĝi ĉe MIT celante magistran gradon pri komerco (MBA). Dum sia tempo tie, venis al ŝi la revo establi recikligan firmaon en sia patrujo. La laboristoj kolektas rubon de hejmoj en la malriĉaj kvartaloj, revendas ĝin al reuzontoj, kaj pagas la donacintojn per tekstmesaĝe liveritaj poentoj, kiujn oni povas uzi por aĉeti aĵojn aŭ telefonajn minutojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio kaj en la Vikimedia Komunejo.