Bing (retejo)
Aspekto
| Bing | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| retejo • interreta serĉilo • tre granda Interreta platformo | |||||
| Priskribo | komerca reta serĉmaŝino | ||||
| Retadreso | bing.com | ||||
| Posedanto | Mikrosofto | ||||
| Registriĝo | nedeviga | ||||
| Fondiĝo | 3-a de junio 2009 | ||||
| Stato | aktiva | ||||
| |||||
Bing estas interreta serĉilo de Mikrosofto, kreita el Live Search en junio de 2009. La unua versio de Bing funkciis la 3-an de junio 2009. La celo de Bing estas rivali kun Google kaj Yahoo!, la plej grandaj interretaj serĉiloj. Live Search je la lasta jaro estis uzita mezvalore por 6% de la tutmondaj serĉoj, kontraŭ la 67% de Google kaj la 22% de Yahoo!.
Bing-tradukilo
[redakti | redakti fonton]Bing ofertas tradukilon, ekde proksimume 2009, ĉe https://www.bing.com/translator . Ĝi ofertas proksimume 70 lingvojn. En februaro 2025 eblis konstati, ke ĝi ofertas ankaŭ tradukadon por Esperanto; ne estas jam konata, ekde kiam Esperanto enestas (en 2017 ankoraŭ ne enestis laŭ kampanjo por ties enmeto[1]).


