BIOS-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biosfero 3)
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
BIOS-3
konstruaĵo
Estiĝo 1972
Lando Rusio vd
Situo
vdr

BIOS-3biosfero 3 estis fermita ekologia sistemo, kiun efektivigis la Instituto pri Biofiziko en Krasnojarsk - Siberio laŭ komisio de la soveta registaro.

La celo de la esploro estis establo de funkcianta fermita ekologia sistemo. La soveta registaro volis per tio trovi solvon, por ke homoj travivu ekster la Tero dum nedifinita tempo.

La konstruo de BIOS daŭris de 1964 ĝis 1972 kaj havis tri fazojn. En 1964 estis evoluigita BIOS-1, en 1965 BIOS-2, en 1972 BIOS 3.

La preta konstruaĵo de BIOS-3 havis la internan volumenon de ĉ. 315 kubikmetroj kaj estis sufiĉe granda por maksimume tri personoj.

Oni uzis kloreloalgojn (Chlorella) por reprodukti oksigenon el karbona dioksido. Unu homo bezonis 8 kvadratmetrojn de klorelaalgoj.

Oni efektivigis entute 10 eksperimentojn en BIOS-3 kun de 1 ĝis 3 personoj. Ĉe la plej longa eksperimento, eltenis tri kosmonaŭtoj 180 tagojn. La eksperimentoj daŭris ĝis 1984. La konstruaĵo estas ankoraŭ (2004) uzebla por eksperimentoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]