Biospeleologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La araneo Trogloraptor marchingtoni el kaverno en Oregono.

Biospeleologio, konata ankaŭ kiel kavernobiologio, estas branĉo de biologio dediĉita al la studo de organismoj kiuj vivas en kavernoj, kio estas kolektive referencata neologisme kiel troglofaŭno, aŭ kavernobestaro.

La unua dokumentita mencio de kaverna organismo datas el 1689, kun la dokumentaro pri la proteo, ia kaverna salamandro. Malkovrita en kaverno en Slovenio, en la regiono Karniolo, ĝi estis miskomprenita kiel drakido kaj estis registrita de Johann Weikhard von Valvasor en sia verko Die Ehre dess Hertzogthums Crain. La unua formala studo pri kavernaj organismoj estis kondukita pri blinda kaverna skarabo, ankaŭ el kavernoj el Slovenio. Ĝi estis trovita en 1831 de Luka Čeč, nome helpanto de lampisto, kiam oni esploris la ĵus malkovritajn internajn partojn de la komplekso de la Kavo de Postojna en sudokcidenta Slovenio.[1][2] La specimeno estis transigita al Ferdinand J. Schmidt, kiu priskribis ĝin en la artikolo Illyrisches Blatt (1832).[3] Li nomigis ĝin Leptodirus hochenwartii laŭ la doninto, kaj li donis ankaŭ la slovenan nomon drobnovratnik kaj la germanlingvan nomon Enghalskäfer, ambaŭ kun la signifo "svelt-kola (skarabo)".[4] Tiu artikolo estas la unua formala priskribo de kaverna animalo (ĉar la proteo, priskribita en 1768, ne estis ankoraŭ agnoskita kiel kaverna animalo tiam).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vrezec A. et al. (2007) Monitoring populacij izbranih ciljnih vrst hroščev (končno poročilo) (Monitorado de elektitaj populacioj de celspecioj de skarabo). Natura 2000 report. (Slovene) [1] Arkivigite je 2017-09-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Majo 2018.
  2. "Narrow-necked" blind cave beetle Arkivita en 2014-01-08 ĉe Wayback Machine. Slovenia Muzeo de natura historio. [2] Alirita la 2an de Majo 2018.
  3. Schmidt F. "Beitrag zu Krein's Fauna". Illyrisches Blatt nr. 3, 21a de Januaro 1832. Cifereca versio ĉe Cifereca Biblioteko de Slovenio. (germane) [3] Arkivigite je 2017-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Mader B. (2003). Archduke Ludwig Salvator and Leptodirus hohenwarti from Postonjska jama Arkivita en 2011-09-27 ĉe Wayback Machine. Acta carsologica 32(2): 290-298. [4] Alirita la 2an de Majo 2018.