Birdo Roĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Birdo Roĥo detruas la ŝipon de Sinbado la Maristo.

Birdo Roĥo, Rokbirdoruĥ (de la araba kaj persa رخ roĥ, asertita fare de Louis Charles Casartelli[1] kiel mallongigita formo de la persa simurgh) estas grandega legenda rabobirdo, ofte priskribita kiel blanka[2]. Laŭdire Roĥo estis tiel enorme granda ke ĝi kaptis kaj formanĝis elefantojn. En Mil kaj unu noktoj, Sinbado la Maristo ligis sin mem al la kruro de la birdo por tiel forflugi kun ĝi.

Orientaj originoj[redakti | redakti fonton]

La roĥbirdo havis siajn originojn, laŭ Rudolph Wittkower, en la batalo inter la hinda suna birdo Garudo[3] kaj la ktonia serpento Nāga, vorto pri kiu A. de Gubernatis asertis ke ĝi signifas "elefanton" same kiel "serpenton".[4] La mitemo de Garudo rajdanta elefanton kiu batalis kontraŭ krokodilon aperas en du sanskritaj epopeoj, la Mahabharato (I. 1353) kaj la Ramajano (III. 39). La rokbirdo aperas en arabaj geografioj kaj naturhistorioj, popularigita en arabaj fabeloj kaj la folkloro de maristoj. Ibn Batuta (iv. 305ff) rakontas pri monto ŝvebanta en aero super la Ĉiniaj Maroj, kiu estus la rokbirdo.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Casartelli, en ''Journal of the Royal Asiatic Society 28 1891:345-f, notita de Wittkower 1938:256 noto 2.
  2. http://www.pantheon.net/areas/bestiary/articles.html
  3. Wittkower notis identigon de la roĥo kaj Garudo en Kalipadra Mitra, "The bird and serpent myth", The Quarterly Journal of the Mythic Society (Bangalore) 16 1925-26:189.
  4. Wittkower 1938:255 note 3 credits A. de Gubernatis, Zoological Mythology 1872, II, p. 94
  5. Notita en Yule-Cordier, Cathay and the Way Thither IV (1916:146), notita de Wittkower 1938.