Birecik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Birecik (en greka: Βίρθα kaj poste MacedonopolisMakedonopolis; latina: Birtha; en araba al-Bīrā البيرا; en kurda Bêrecûg}}, en otomana |بيره جك}), konata ankaŭ kiel Bir kaj dum la Krucmilitoj kiel Bile, estas urbo kaj distrikto de la Provinco Şanlıurfa de Turkio, ĉe la rivero Eŭfrato.

La Akvorezervejo Birecik kaj ties hidroelektra centralo estas situantaj ene de la distrikto. La romia urbo Zeŭgma estas nun subakvigita ene de la rezervejo malantaŭ la baraĵo. Famaj mozaikoj de Zeŭgma, kiaj tiu de la 'riverdio', estis portitaj al la Muzeo de Gaziantep, sed kelkaj savitaj restoj de Zeŭgma estas montrataj en Birecik.

La Norda kalvibiso iam nestumis tie kaj vintrumis en la dezertoj de Arabio, ĝis 1,000 paroj en la 1960-aj jaroj. Nun nur restas ĉirkaŭ dekduo da birdoj kaj tiuj ne plu migras sed restas protektataj la tutan jaron en Birecik.

Birecik estas ponto super la Eŭfrateo kaj utila haltejo ĉe al soxeo el Şanlıurfa al Gaziantep, kun ĉeakvaj restoracioj.

Koordinatoj: 37° 01′ 30″ N 37° 58′ 37″ O / 37.02500 °N, 37.97694 °O / 37.02500; 37.97694 (mapo)