Björn Ólafsson
Aspekto
Björn Ólafsson (naskiĝis la 26-an de novembro 1895, mortis la 11-an de oktobro 1974) estis islanda komercisto, entreprenisto kaj politikisto. Li estis ministro de la eksterparlamenta registaro 1942-1944 (la eksterparlamenta registara fondiĝis pro registara krizo), sed poste, 1948-1959, li estis parlamentano de la Sendependecpartio kaj refoje ministro.
Liaj gepatroj estis Guðmundur Ólafsson (1852—1951) kaj Ingibjörg Ólafsdóttir (1869—1964).